PMEG 2020

Mendu la paperan eldonon de PMEG 2020
Mendi la libron
38 €

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020

PMEG – la verko pri la Esperanto-gramatiko, kiu devas ne manki en via libroŝranko!

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero – kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Kio estas nova en ĉi tiu eldono? Respondas la aŭtoro

La nova eldono de PMEG – sub la nomo PMEG 2020 – estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio mi faris korektojn aŭ kompletigojn, aŭ prilaboris la prezenton por ke ĝi estu pli klara. Mi aldonis multegajn novajn ekzemplojn, kaj ankaŭ ialoke forigis iujn ekzemplojn superfluajn. Iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj. Multfoje okazis, ke demandoj, kiuj estis senditaj al mi, igis min aldoni novajn klarigojn al PMEG. Kaj mi aldonis tute novan ĉapitron “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG”.

La ŝanĝoj estas ege tro multaj por ke mi povu ilin komplete prezenti. En la TTT-ejo de PMEG ekzistas listo de multaj el la plej menciindaj eroj, sed eĉ tiu listo montras nur etan onon el la ŝanĝoj. Mi povas ĉi tie nur mencii kelketajn specimenojn:

Diris pri PMEG

Jen kion pri PMEG diras famaj esperantistoj:

Pri la aŭtoro

Bertilo Wennergren naskiĝis en Svedujo en 1956. Li parolas Esperanton de 1980. De 2001 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Li ne nur estas la aŭtoro de PMEG, sed laboras ankaŭ pri la Tekstaro de Esperanto kaj pri la interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro, konsilas pri Esperanto en Duolingo, kaj faras multon alian por helpi lernantojn kaj uzantojn de la Internacia Lingvo.

Li estas konata ne nur kiel esperantologo, sed ankaŭ kiel pioniro de la Esperantlingva rokmuziko, precipe kiel kunfondinto de la bando Persone.